Oraj Kantoj - Turista Kanto
Estas suna bril’,
Estas ankaŭ birda tril’
En la verda val’.
Sub la suno
Marŝas ni kune
A-aa-a.
Se dum longa ir’
lun kaputos la sopir’ -
Tuj ekkantos li.
Ni komprenos,
Kanton subtenos
Ni-ii-i.
Ĉar kun turista bona kantet’
Pli facilas voj’.
Se ni marŝas – lacon kaŝas ni
En profunda sak’.
Suno, pluvo – gaje paŝas ni
Dum tuta la tag’.
Jen vertebra krak’ -
Estas peza mia sak’
Dum la longa voj’.
Diablo venu,
Sakon forprenu
Oj-ojoj-oj.
Mi demands vin:
Kiam tamen estos fin’?
Mi ne povas plu!
Jam malluas,
Kanton mi zumas
U-uu-u.
Ĉar kun turista bona kantet’
Pli facilas voj’.
Se ni marŝas – lacon kaŝas ni
En profunda sak’.
Suno, pluvo – gaje paŝas ni
Dum tuta la tag’.
Dum tuta la tag’.