Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj amu bestojn
estu ĝojaj, faru festojn.
La infanoj ŝirmu teron,
ĉiam diru nur la veron.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
novajn arbojn ĉie plantu.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj amu bestojn
estu ĝojaj, faru festojn.
La infanoj ŝirmu teron,
ĉiam diru nur la veron.
Suno sunu, Luno lunu,
homo amu la naturon.
Suno sunu, Luno lunu,
homo fidu la futuron.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
novajn arbojn ĉie plantu.
La infanoj faru rondon
kaj ekkonu tutan mondon.
La infanoj laŭte kantu,
ne militu, esperantu!